Internacia Kodo de Nomenklaturo por algoj, fungoj kaj plantoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Internacia Kodo de Nomenklaturo por algoj, fungoj kaj plantoj (angle International Code of Nomenclature for algae, fungi, and plants ( ICN )) estas la regularo kaj rekomendoj traktantaj la formalajn botanikajn nomojn kiuj estas asociataj al plantoj, fungoj kaj kelkaj aliaj grupoj de organismoj, tradicie konsiderataj kiel plantojn [1]. Antaŭe ĝi estis nomita Internacia Kodo de Botanika Nomenklaturo (angle International Code of Botanical Nomenclature ( ICBN) ; la nomo estis ŝanĝita dum la Internacia Botanika Kongreso en Melburno en julio 2011 kiel parto de la Melburna Kodo kiu anstataŭas la Vienan Kodon de 2005. Same kiel por antaŭaj kodoj, la dokumentaro de la Kodo en ĝia fina formo bezonas iom da tempo por prepari ĝin post la kongreso. La provizoraj tekstoj de iuj el la artikoloj kun la plej signifoplenaj ŝanĝoj estis publikigitaj en septembro 2011 [2]. La nomo de la "Kodo" estas parte majuskle, parte minuskle. La minuskloj por "algoj, fungoj kaj plantoj" indikas ke tiuj terminoj ne estas formalaj nomoj de kladoj, sed indikas grupojn de organismoj kiuj estis historie konataj per tiuj nomoj kaj tradicie studitaj de botanikistoj, mikologiistoj kaj algologiistoj. La traktitaj organismoj inkludas la blu-verdajn algojn ( cianobakterioj ); fungojn, inkluzive de Chytridiomycota, Oömycota, kaj Myxomycota; fotosintezajn protistojn kaj taksonomie parencajn ne-fotosintezajn grupojn. Estas specialaj difinoj en la ICN por iuj el tiuj grupoj, kaj ankaŭ por fosilioj [1], Preamble, para. 7.
Ŝanĝojn en ICN povas efektivigi nur Internacia Botanika Kongreso kun Internacia Asocio por Planta Taksonomio liveranta la subtenan infrastrukturon. Ĉiu nova eldono anstataŭas la antaŭajn eldonojn kaj retroiras al 1753, escepte de tie, kie estas specifitaj diferencaj komenco-datoj [1], Principle VI.
Por la nomado de kultivitaj plantoj ekzistas aparta kodo, la Internacia Kodo de Nomenklaturo por Kultivitaj Plantoj, kiu provizas regularon kaj rekomendojn aldone al ICN.