-iĉ-
neoficiala sufikso en Esperanto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Vorterklaso: sufikso
Statuso: neoficiala
Uzata en PIV: Ne en PIV 2002, PIV 2005 aŭ PIV 2020
Deveno: Esperanto (ĉj), slavaj lingvoj, germana
Similaĵoj en aliaj lingvoj: germana "-(e)rich" ("Gänserich", anseriĉo), rusa "-ич" ("Игорич", Igoriĉ, vira patronomo)
Nuna signifo kaj uzado:
Sufiksoj en Esperanto | ||
---|---|---|
Tipo | Oficialaj | Neoficialaj |
Verbaj | -ant-, -int-, -ont- -at-, -it-, -ot- |
-unt-, -ut- |
Seksaj | -in- | -iĉ-, -ip- |
Aliaj | -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-, -ĉj-, |
-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-, |
La neoficiala sufikso -iĉ- estas proponita por indiki, ke homo aŭ besto estas virseksa. Uzadon de ĉi tiu sufikso oni nomas iĉismo. La unua propono por -iĉ- aperis jam en la jaro 1976[1] kaj ĝi estas nun (en la jaro 2019) senkonkurence la plej populara propono de vira sufikso.
Laŭ subtenantoj de ĉi tiu sufikso, ĝi estu nur uzata por emfazi aŭ precizigi la sekson, kiam necesas.
Iuj volas uzi ĝin ankaŭ ĉe viraj radikoj, kies signifon ili volas ŝanĝi al sekse neŭtrala. Tia uzmaniero de -iĉ- estas laŭ la opinio de multaj kontraŭfundamenta, ĉar la signifo de bazaj vortoj (kiel "patro" ktp.) estus ŝanĝata.
En la unuaj tempoj, oni uzis -vir- kiel sufikson por doni virseksan signifon, sed tio kaŭzis konfuzojn (ekz. inter kaproviro kaj faŭno, ĉevalviro kaj centaŭro k.t.p.).