IJlst
From Wikipedia, the free encyclopedia
IJlst [Ejlst] (frise: Drylts) estas urbeto en la nederlanda provinco Frislando kaj unu el la frisaj dekunu urboj.
Rapidaj faktoj loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj • loĝloko en Nederlando, Administrado ...
IJlst | |||
---|---|---|---|
loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj • loĝloko en Nederlando | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8651 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 53° 1′ N, 5° 38′ O (mapo)53.00975.6264 [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo IJlst [+] | |||
Fermi
IJlst situas kvin kilometrojn sudokcidente de la urbo Sneek, kaj estas la ĉefloko de la municipo Súdwest-Fryslân. Tra la urbeto fluas la rivero Geeuw, kiu en la urbeto kunfluas kun la rivero Ee. IJlst havas fervojstacion de la linio Leeuwarden - Stavoren malfermita kune kun la fervojlinio je la 8-a de novembro 1885. En IJlst loĝas proksimume 4000 homoj.
Nooitgedagt (neniampensita) estas antaŭa fabriko en IJlst kiu antaŭ ĉio konatiĝis pro ĝiaj sketiloj, kiuj fakte estas nur kromproduktoj. Lignoprilaboriloj estis la plej gravaj produktoj kaj dum kelkdekoj da jaroj ankaŭ oni fabrikis lignajn ludilojn. Post 1975 oni faris nur ilaron.