From Wikipedia, the free encyclopedia
ILSA, akronimo de Intermodalidad de Levante S.A., estas hispana fervoja kompanio. Ĝiaj akciuloj estas: Trenitalia -itala ŝtata funkciigisto- (45%), Operador Ferroviario de Levante S.L. -konsistigita de la flugkompaniaj partneroj Air Nostrum- (31%), kaj Globalvia (24%).
ILSA | ||
---|---|---|
sociedad anónima vd | ||
Dum | aprilo 2015 - nekonata/nuntempe | |
Sidejo | Quart de Poblet | |
Lando | Hispanio | |
Posedata de | Trenitalia • Air Nostrum vd | |
Ĝi funkcias sur la altrapida fervoja reto en Hispanio kun la marko Iryo. Ĝia celo estas servi la ĉefajn Altrapidajn itinerojn en Hispanio kaj precipe sur la linio Madrido - Barcelono kun 16 ĉiutagaj frekvencoj ĉiudirekte. ILSA komence ligos Madridon, Barcelonon, Valencion, Alakanton, Sevilon, Malagon, Kordovon, Zaragozon kaj Kvenkon, kaj montris intereson por iom post iom etendiĝi al aliaj Altrapidaj itineroj en Hispanio.
La kompanio investis 797 milionojn da eŭroj en la akiro de 20 novaj trajnoj de la alianco Hitachi Rail kaj Bombardier Transportation de la serio ETR 1000. La motoroj estas konstruitaj de Bombardier Transportation en ĝia fabriko en Trápaga (Biskajo) kaj la tuta trajno estas kunmetita en Pistojo, Italio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.