ISBN
internacia normigita numero de libro / From Wikipedia, the free encyclopedia
ISBN estas internacia normigita numero de libro (angle International Standard Book Number, signife Internacia Standarda Libronumero). En Esperanto oni uzas, konservante la literojn ISBN: Internacia Sistema Bibliografia Numero.
Ĉi tiu artikolo citas neniun fonton. Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Majo 2017) |
Ĝin difinas la normo ISO 2108. ISBN unusignife identigas neperiodan publikaĵon: libron aŭ alian similan komunikilon. Por gazetoj kaj aliaj periodaĵoj validas ISSN.