ISO 639

From Wikipedia, the free encyclopedia

ISO 639 estas normo de la Internacia Organizaĵo por Normigado, kiu enhavas kodojn pri lingvaj nomoj. Ĝi enhavas 6 listojn :

  • ISO 639-1:2002 listigas 2-literajn lingvo-kodojn
  • ISO 639-2:1998 listigas 3-literajn lingvo-kodojn
  • ISO 639-3:2007 listigas 3-literajn lingvo-kodojn
  • ISO 639-4:2010 prezentas ĝeneralajn principojn pri kodado de lingvo-nomoj
  • ISO 639-5:2008 listigas 3-literajn kodojn pri lingvaj familioj kaj grupoj
  • ISO 639-6:2009 listigas kodojn pri lingvaj variantoj

23 lingvoj havas du triliterajn mallongigajn kodojn: derivitan de la angla nomo de la lingvo (ISO-639-2/B) kaj "terminologian", derivitan de la nomo de la lingvo en la lingvo mem (ISO-639-2/T).