Internacia Unio de Teoria kaj Aplika Kemio

internacia organizaĵo pri kemio / From Wikipedia, the free encyclopedia

La Internacia Unio de Teoria kaj Aplika Kemio, mallongigita IUTAK (traduko, angle International Union of Pure and Applied Chemistry, akronimo IUPAC) estas internacia, ne-registara organizo fondita en 1919 dediĉita al la antaŭigo de kemio, kaj donas sciencajn rekomendojn pri multaj temoj de kemio, ekzemple terminologio kaj mezurado. Ĝi estas membro en ICSU, la Internacia Konsilio de Scienco.

Quick facts: Internacia Unio de Teoria kaj Aplika Kemio, e...
Internacia Unio de Teoria kaj Aplika Kemio
emblemo
erudicia societo
Dum 1919 - nuntempe
Membro de Internacia Konsilio de Scienco Komitato pri Kosma Esplorado Komuna Komitato por Gvidiloj en Metrologio Internacia Scienca Konsilio vd
Sidejo Zuriko
Retejo Oficiala retejo
filioj Kunlaborada Grupo de IUPAK kaj IUPAF vd
Wikidata-logo.svg
Information_icon.svg
vdr
Close
IUPAC.png
Logotipo de IUTAK.

Ĝi estas la ĝenerale agnoskata aŭtoritato pri la nomado de kemiaj kombinaĵoj, kaj normigas literumadon kiam estas disputo. Ekzemple, komitato de IUTAK decidis ke estas preferinde la usona literumado de sulfuro (sulfur) anstataŭ la brita (sulphur), kaj ke brita aluminium (aluminio) estas pli konkorda kun aliaj metaloj (kiuj finiĝas per '-ium') ol la usona aluminum.

La sveda Nobel-premianto kaj biokemiisto Arne Tiselius estis prezidanto de IUTAK 1951–1955.[1]