Icukuŝima
From Wikipedia, the free encyclopedia
Icukuŝima (japane 厳島 [icukŝima]; Transskribado Hepburn: Itsukushima ) aŭ Mijaĵima (japane 宮島, sanktejinsulo; Transskribado Hepburn: Miyajima) estas insulo en Seto-Enlandmaro, unu el la tri pli belaj pejzaĝoj de Japanio (la du aliaj estas Amanohaŝidate kaj Macuŝima). Ĝi situas ĉirkaŭ 20 kilometrojn okcidente de urbo Hiroŝimo nur iomete antaŭ la marbordo de Honŝuo en la Seto-maro kaj estas ĉirkaŭ 30 km² granda.
Rapidaj faktoj insulo [+], Akvejo ...
Icukuŝima | ||
---|---|---|
insulo [+] | ||
Akvejo | Setinterna maro | |
Koordinatoj | 34° 17′ N, 132° 18′ O (mapo)34.275555555556132.30777777778 | |
Plej alta punkto | Mount Misen [+] | |
- alteco | 535 m T.P. [+] | |
Akvokolektejo | 30,33 km² (3 033 ha) [+] | |
Areo | 30,33 km² (3 033 ha) [+] | |
Horzono | UTC+09:00 [+] | |
Icukuŝima | ||
Vikimedia Komunejo: Miyajima [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Fermi
Ĝis la 3-a de novembro 2005 troviĝis tie la urbeto Mijaĵima-ĉo (宮島町) kun ĉirkaŭ 2.000 loĝantoj. Nun la insulo estas parto de la urbo Hacukaiĉi-ŝi.
Oni atingas la insulon per pramo el Hiroŝimo. Ekzistas ankaŭ pramo al Mijaĵimaguĉi por pasaĝeroj kaj veturiloj.