Immanuel Kant
germana filozofo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Immanuel KANT (1724 - 1804) esperantigita Emanuelo Kantio[1] estis germana filozofo kaj metafizikisto el Kenigsbergo, kiu floris dum la 1780-aj jaroj. Kantismo estas la respondo al la skeptikismo de Hume, kaj li ellaboris la filozofian bazon de la nova scienca mondbildo. Unu el liaj plej famaj frazoj estas: "Kuraĝu scii, arigu vian kuraĝon por uzi vian intelekton".
Immanuel Kant | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Kant sur pentrita portreto | |||||
Persona informo | |||||
Immanuel Kant | |||||
Naskiĝo | 22-an de aprilo 1724 (1724-04-22) en Kenigsbergo, ![]() | ||||
Morto | 12-an de februaro 1804 (1804-02-12) (79-jaraĝa) en Kenigsbergo, Orienta Prusio, ![]() | ||||
Tombo | Katedralo de Königsberg vd | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Etno | Germanoj vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | Kenigsbergo vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio • Reĝlando Prusio • Rusia Imperio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Königsberg • Collegium Fridericianum vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Johann Georg Kant vd | ||||
Edz(in)o | – | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo • antropologo • fizikisto • bibliotekisto • verkisto • pedagogo • universitata instruisto • matematikisto • jurfilozofo vd | ||||
Laborkampo | epistemologio • metafiziko • etiko vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Kritiko de Pura Racio ❦ Kritiko de Praktika Racio ❦ Kritiko de Juĝado ❦ Prolegomeno al iu ajn estonta metafiziko, kiu kiel scienco okazos ❦ Respondado al la Demando “Kio estas Klerismo?” ❦ La Metafiziko de Moroj ❦ La religio ene de la limoj de nura racio ❦ Fondado de la Metafiziko de Moroj vd | ||||
| |||||
Filozofo ![]() | |||||
Skolo/tradicio | kantismo, klerismo | ||||
Ĉefaj interesoj | sciteorio, metafiziko, etiko, logiko, paco | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La ĉefa verko de Kant estas la "kritika trilogio": Kritiko de pura racio (1781), Kritiko de praktika racio (1788) kaj Kritiko de juĝo (1790). En la unua li filozofas pri la naturo de scio, precipe scienca scio, en la dua pri moralo kaj la profundaj demandoj pri Dio, libereco de la volo kaj senmorteco de la animo, kaj en la tria pri nocio de laŭceleco (teleologio).
Kant argumentis ke homa konscio kreas la strukturon de homa sperto de la vivo; tiu kialo estas la fonto de moralo; ke la estetika sperto estas disinteresita (ne deantaŭe havanta propran celon); ke tempo kaj spaco estas homaj formoj de observado kaj ke estas neeble scii ĉu ili ekzistas "per si mem"; kaj supozis, ke la mondo tia, kia ĝi estas per si mem, ne estas submetita al la kategoriaj konceptoj, sur kiuj la homaro dependigas la mondon.
Kant estas vidita kiel kaŭzinta per sia verkado la "kopernikan revolucion" en filozofio, simila al la scienca revolucio iniciatita de Koperniko. La filozofia pensado de Kant restis grandega influo en nuntempa filozofio ankaŭ, precipe en la kampoj de metafiziko, epistemologio, etiko, politika teorio, kaj estetiko.
Oops something went wrong: