Indiĝeno estas homo, kies prapatroj jam tiom longe vivas en iu regiono, lando aŭ kontinento, ke neniu plu memoras la tempon de eventuala enmigrado. Grava dato rilate tion foje estas la konkerado fare de fremda popolo.
Biologio aplikas la terminon, precipe kiel adjektivon, ankaŭ al bestoj kaj plantoj. Tie la "enmigrado" okazas normale per transporto de ekzempleroj (ĉe plantoj ankaŭ de semoj) flanke de homoj.
La signifo de "indiĝeno" estas simila al tiu de praloĝanto, aŭtoktono kaj aborigeno. Oni ne uzu tiujn vortojn, kvazaŭ ili distingus la praloĝantojn de diversaj landoj, ekzemple la aborigenojn de Aŭstralio. En Ameriko indiĝenoj estas la indianoj kaj inuitoj, en Barato la plej praaj ĝis nun vivantaj loĝantoj estas la adivasioj.
Bildaro
- Indiĝena familio de Alasko
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Tuta serio de artikoloj rilate al indiĝenoj kaj indiĝenaj lingvoj en Global Voices Esperanto
- Tuta serio de filmetoj pri indiĝenoj[rompita ligilo] (por la Esperanto-subtekstoj klaku sur la vorto Esperanto sub la filmeto)
- Survival International (SIL)
- Indiĝenoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj
- IWGIA, organizaĵo por la protekto de la rajtoj de indiĝenoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.