Indonezia Ruĝa Kruco
nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo de Indonezio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Indonezia Ruĝa Kruco - indonezie Palang Merah Indonesia - estas societo de humanitara helpo en Indonezio, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Ĝakarto, kaj kiel la nuntempa prezidanto funkcias Jusuf Kalla.
Rapidaj faktoj Palang Merah Indonesia ...
Indonezia Ruĝa Kruco | |
---|---|
Palang Merah Indonesia | |
Lando | Indonezio |
Tipo | societo de humanitara helpo |
Celo | nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo |
Fondiĝo | 17-a de septembro 1945 |
prezidanto | Jusuf Kalla |
membro de | Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento |
Sidejo | Ĝakarto |
Interretejo | http://www.pmi.or.id |
Fermi
Indonezio estas unu el la tre malmultaj islamaj plimultaj landoj por uzi la Ruĝan Krucon kiel sian simbolon. Ĉar Indonezio estas nek strikte fida nek sekulara nacio, ĝi elektis uzi la Ruĝan Krucon kiel sian simbolon.