From Wikipedia, the free encyclopedia
Industria heredaĵo aŭ industria monumento estas industria instalaĵo, kiun la monumentprotekto rigardas kiel monumento, do kiel atestaĵo de pasinta kulturhistorio, kaj kiu povas ankaŭ jure povas substari monumentprotekton. Ĝi kiel teĥnika monumento tenu la memoron viva pri la historio de la industrio precipe en la 19-a kaj 20-a jarcentoj (industriiĝo).
Aparte kadre de la strukturŝanĝo de la peza industrio kaj minindustrio post la Dua Mondmilito la industrihistorio eniĝas en la intereson de la monumentprotekto kiel protektinda kultura atingaĵo – trans la nure estetika valoro de la inĝeniera arto. Em 1968 oni metis sub monumentprotekton la industriterenon Ironbridge Gorge Museum Trust (Coalbrookdale kaj Ironbridge en Shropshire) en la valo de la rivero Severn en Anglujo, mejloŝtono de la industria arĥeologio. En la jaro 1984 la eŭropa konsilantaro oficialigis la terminon industria heredaĵo.[1]
Kelkaj regionoj en Eŭropo prezentas grandan nombron da industriaj monumentoj kun epokotipa industria arĥitekturo, ekzemple la Ruhr-Regiono, Sarlando kun atestaĵoj de la minindustrio, la regiono Chemnitz-Zwickau treege stampita de la maŝin- kaj veturilkonstruo, Katalunujo, norda Anglujo, orienta Francujo kaj norda Italujo kun teksaĵo- kaj maŝinkonstruo-industrioj. Ankaŭ kadre de la instalado de la Internationale Bauausstellung Emscher Park ekde la fino de la 20-a jarcento en Germanujo konserviĝis multaj industriaj monumentoj. En plej nova pasinteco kaj la industripejzaĝo kiel industria ensemblo kaj ankaŭ atestaĵoj de la fruindustria metio de la 17-a kaj 18-a jarcentoj pligradiĝis al monumentprotektindaj industriaj objektoj.
Protektataj industriaj instalaĵoj ofte jam estas ekster funkcio. Industrimonumentoj do ofte estas uzataj kiel muzeoj aŭ por ekspoziciaj kaj okazigaj celoj. Kiam ili estas en privata posedo, ili preskaŭ ne estas publike alireblaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.