![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/93/25._%25D0%25A0%25D0%25BE%25D1%2582%25D0%25B0%25D1%2586%25D0%25B8%25D0%25BE%25D0%25BD%25D0%25B5%25D0%25BD_%25D1%2581%25D1%2582%25D0%25BE%25D0%25BB.ogv/640px--25._%25D0%25A0%25D0%25BE%25D1%2582%25D0%25B0%25D1%2586%25D0%25B8%25D0%25BE%25D0%25BD%25D0%25B5%25D0%25BD_%25D1%2581%25D1%2582%25D0%25BE%25D0%25BB.ogv.jpg&w=640&q=50)
Inercimomanto
From Wikipedia, the free encyclopedia
En fiziko, la inercimomanto (aŭ inertmomanto) estas grando, kiu mezuras la reziston de objekto al ŝanĝo de turniĝrapido. Ĝi ne nur dependas de la maso de la turniĝanta objekto, sed ankaŭ de la pozicio de la maso rilate al la turniĝakso.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/9/93/Synchro.jpg)
La inercimomanto de objekto, konsistanta el n maseroj mi lokataj al distancoj ri de la turniĝakso z, difinatas kiel
.
La koncepton inercimomanto enkondukis la svisa matematikisto kaj fizikisto Leonhard Euler en sia verkaĵo Theoria motus corporum solidorum seu rigidorum ("Teoria movo de solidaj korpoj"), en 1765.
Laŭ la internacia mezurunuaro, la mezurunuo de inercimomanto estas .
La inercimomanto ludas, en turniĝoj, la saman rezistantan rolon, kiun la maso alprenas okaze de rektaj moviĝoj.