rezisto de fizika objekto kontraŭ forto From Wikipedia, the free encyclopedia
En fiziko, kaj ĉefe en ties branĉo mekaniko, inercio estas la rezisto de korpo al ŝanĝo de sia movkondiĉo.
Inercion priskribas la unua leĝo de Newton pri movado, laŭ kiu la mascentro de korpo sub la influo de eksteraj fortoj ne ŝanĝas sian movkondiĉon: aŭ ĝi plu restas senmova, aŭ ĝi plu moviĝas laŭ rekta linio kun konstanta rapido (rekta konstantrapida movo).
En la plej simpla okazo, kiam temas pri rektaj movoj, la inercio de korpo dependas de la inercieca maso de la objekto. Kiam temas pri rotacia movo, inerton esprimas la inercimomanto de la korpo.
Oni ofte utiligas la koncepton ankaŭ en pli ĝenerala senco, ekster la limoj de meĥaniko, por komprenigi, ke estas rezisto al ŝanĝo de iu fizika grando: ekzemple, oni ofte parolas pri termika inercio, celante reziston al varmigo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.