Infana striko en Września
From Wikipedia, the free encyclopedia
Infana striko en Września estis striko de polaj lernantoj en Września, en la jaroj 1901–1902. Ĝi estis direktita kontraŭ germanigo de lernejoj, ĉefe kontraŭ preĝado kaj instruo de religio en la germana lingvo. Ampleksis ankaŭ proteston de gepatroj kontraŭ batado de infanoj fare de prusaj lernejaj aŭtoritatoj.