Infano
ne plene kreskinta homo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La vorto infano (el la latina infans "kiu ne parolas") signifas :
- homon, kiu vivas en la infanaĝa vivofazo. Laŭ difino de Internacia Konvencio pri Infanaj Rajtoj de UN infanoj estas tiuj homoj, kiuj 18-an aĝon ne trapasis.
- laŭ leĝo en diversaj landoj "infano estas, kiu ne plenumis sian 14-an jaraĝon", sed ĝenerale ili estas nur parte puneblaj ĝis la 18-a jaro (ĝis 14-a jaro ili estas nepuneblaj en la plej multaj evoluintaj landoj).
- laŭ etapoj en la vivo oni konsideras, ke infano estas homo inter la stadioj de nasko kaj pubero.[1][2] La jura difino de infano ĝenerale referencas al neplenaĝulo, tio estas persono pli juna ol la plenaĝeco.[1]
- infano estas ido en familio[3] aŭ, metafore, aŭtoritata koncepto, aŭ aludo al klara grupa membreco en klano, tribo, aŭ religio; ĝi povas ankaŭ signifi esti forta rilata al specifa tempo, loko aŭ cirkonstanco, kiel ĉe "infano de naturo" aŭ "infano de la Sesdekaj".[4]
- En grafeteorio ekzistas Infano (grafeteorio).
Nuntempe la infano signifas koston en la industriigitaj landoj. La (viraj) infanoj en la evoluantaj landoj signifas kapitalon por sia familio. Tial kelkaj nomas la kapitalismon la plej bona kontraŭkoncipilo. Oni kalkulis en Germanio en 2001, ke 2 infanoj kostas 1 100 000 markojn (=563 000 eŭroj), el kio la ŝtato pagas nur 40 procentojn).
Komparu kun : infanaĝo, junulo, junaĝo, maturaĝo, puberulo, stratinfano, maljunaĝo, sociologio, psikologio, pedagogio