![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0c/New_Island_2_-_Falkland_Islands.jpg/640px-New_Island_2_-_Falkland_Islands.jpg&w=640&q=50)
Insulo Gojkoeĉea
From Wikipedia, the free encyclopedia
Insulo Gojkoeĉea (angle New Island, hispane Isla de Goicoechea) estas unu el la Malvinaj Insuloj, kuŝa norde de Insulo San Rafael. Ĝi estas je 238 km el Stanlejo kaj estas 13 km longa kun averaĝa larĝo de 750 m. La plej alta pinto estas 226 m alta. La norda kaj orienta marbordoj havas altajn klifojn sed la orientaj marbordoj estas pli malaltaj, kun rokaj strandoj kaj sablecaj golfetoj. Estas kelkaj pli malgrandaj insuloj en tiu grupo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/3c/Wv_New_Island_banner.jpg/640px-Wv_New_Island_banner.jpg)
Insulo Gojkoeĉea | ||
---|---|---|
![]() Insulo Gojkoeĉea rigardata el la kosmo | ||
insulo | ||
Akvejo | Sudatlantiko | |
Insularo | Malvinaj Insuloj | |
Geografia situo | 51° 43′ S, 61° 18′ U (mapo)-51.721666666667-61.300277777778226 f1 | |
| ||
Longo | 13 kmf2 | |
Areo | 22,7 km² f4 | |
Plej alta loko | 226 mf5 | |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/88/Eudyptes_chrysocome.jpg/640px-Eudyptes_chrysocome.jpg)
Dumlonge ĝi estis uzata kiel bazo por balenkaptado, kiel farmo por ŝafoj kaj por eventualaj klopodoj kolekti guanon, kaj ĝi estas konsiderata kiel unu el la plej belaj insuloj el la Malvinoj, same kiel ĝi havas plej diversan gamon de naturo en la regiono. Ĝi estas naturrezervejo, ekde 1972.
Estas setlejo meze de la orienta marbordo de la insulo, iome norde de flughaveneto.