La teritorio de Insulo Herdo kaj insuloj Makdonaldaj (angleHeard Island and McDonald Islands, mallongigite kiel HIMI) estas ekstera teritorio de Aŭstralio.
Temas pri neloĝataj insuloj en suda parto de la Hinda oceano, proksime al la suda polusa cirklo. Ĝi estas ekstera teritorio de Aŭstralio ekde 1947. La surfaco de la insulgrupo estas 372 km² kaj sur ĝi troveblas du aktivaj vulkanoj.