Intelekta propraĵo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Intelekta propraĵo estas nemateria intelekta kreaĵo rigardata jure kiel proprietaĵo. Oni konsideras ke la posedanto de intelekta propraĵo, kiu ofte sed ne ĉiam estas ĝia kreinto, rajtas ekskludi ĉiujn aliajn de ĝia uzado. Intelektaj propraĵoj povas esti ekzemple ideoj, eltrovoj, konceptoj, artaj verkoj aŭ informoj. La juraj rimedoj por protekti intelektan propraĵon estas malsamaj en malsamaj landoj, kaj aferoj konsiderataj kiel propraĵoj en iuj landoj ne estas propraĵoj en aliaj. Inter la specoj de intelekta propraĵo estas patento, registrita modelo, registrita dezajno, kaj aŭtororajto.