Intelektulkampanjo de Krakovo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Intelektulkampanjo de Krakovo (germane: Sonderaktion Krakau) – reprezalia germana kampanjo direktita kontraŭ pola scienca medio, farita la 6-an de novembro 1939 en Krakovo. Germanoj arestis 184 personojn, ĉefe profesorojn kaj lekciistoj de Jagelona Universitato, kaj ankaŭ de AGH Universitato de Scienco kaj Teknologio. La plimulto estis malliberigita ĝis la 8-a de februaro 1940 en koncentrejo Sachsenhausen. Parton oni enprizonigis ankoraŭ post tiu ĉi dato. Ne malpli ol 20 personoj mortis pro pezaj kondiĉoj aŭ estis murditaj.
La kampanjo estis realigita de Einsatzgruppe I – operaca grupo de Sicherheitspolizei sub gvido de SS Bruno Muller el la SS (organizaĵo) (SS-Obersturmbannfuhrer).