Intermezo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Oni konas en la hispana kiel paso aŭ entremés (intermezo) tiujn teatraĵojn amuzajn kaj unuaktajn, kun roluloj ĉefe de popolaj klasoj, kutime reprezentataj dum la Hispana Ora Jarcento, tio estas, fine de la 16a jarcento kaj dum la 17a jarcento kaj 18a jarcento ĝis ties malpermeso en 1780, inter la unua kaj dua partoj de plej grava kaj daŭra teatraĵo ĉu komedio ĉu tragedio. Poste tiu ĝenro iĝos sainete. En Eŭropo, ties ekvivalento estas la farso, kies nomo aplikiĝis en Hispanio por ĉiu ajn tipo de teatra ludo.