Internacia Federacio de Velado
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Internacia Federacio de Velado - angle nomata International Sailing Federation kaj mallongigata ISAF, france Fédération internationale de voile, hispane Federación Internacional de Vela - estas la monda tegmenta asocio de ĉiuj disciplinoj de sporta velado. La federacio fondiĝis oktobre 1907 en Londono sub la nomo "International Yacht Racing Union" (IYRU, en Esperanto "Internacia Jaĥt-Konkura Unio") kaj ĝis nun havas sian centran oficejon kaj oficialan sidejon en Londono. Ekde la 5-a de aŭgusto 1996 validas la nuna nomo International Sailing Federation.
Internacia Federacio de Velado | ||
---|---|---|
internacia sporta federacio | ||
Komenco | 1907 vd | |
Geografia situo | 50° 53′ 44″ N, 1° 24′ 18″ U (mapo)50.8955-1.40506 | |
| ||
Ĉefestro(j) | Quanhai Li (en) (2020–2024) vd | |
Membro de | Association of Summer Olympic International Federations (en) Tutmonda Asocio de Internaciaj Sportaj Federacioj vd | |
Posedatoj | World Sailing sailor profiles database vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Laŭ la stato de 2010 la federacio havas 116 membroŝtatojn. Listiĝas 82 klasoj de sportaj velboatoj kaj surfotabuloj en kvar kategorioj, nomataj "olimpika", "internacia", "rekonata" kaj "klasika".
Por internaciaj regattoj kiel mondaj ĉampionadoj aŭ la Someraj Olimpikoj la federacio kvalifikigas arbitraciulojn.