Ruĝa Kruco
tutmonda humaneca movado / From Wikipedia, the free encyclopedia
Oni ofte uzas la esprimojn Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento kiel mallongigojn por la "Internacia Movado de la Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento".
Ruĝa Kruco | |||||
---|---|---|---|---|---|
internacia ne-registara organizaĵo • organizaĵo por helpado | |||||
Komenco | 17-a de februaro 1863 vd | ||||
Geografia situo | CH1903: 499576 / 120397 (mapo)46.22756.1369444444444 | ||||
Lando(j) | Svislando vd | ||||
Sidejo | Ĝenevo | ||||
| |||||
Agareo | |||||
Moto | The power of humanity • Le pouvoir de l'humanité • O poder da humanidade | ||||
Fondinto(j) | Henri Dunant • Théodore Maunoir • Gustave Moynier • Guillaume-Henri Dufour • Louis Appia vd | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Laŭ la konvencioj de Ĝenevo (1864) la vunditoj kaj malsanuloj sur la militkampo ne estas rigardataj kiel malamikoj kaj oni deklaris la neŭtralecon ankaŭ de la kuracistoj kaj flegistoj. Necesis organizaĵoj, kiuj zorgu pri tiaj aferoj.
La Ruĝa Kruco estas internacia humaneca movado kun ĉirkaŭ 97 milionoj da volontuloj, membroj kaj kunlaborantaro tutmondaj[1] kiu estis fondita por protekti homan vivon kaj sanon, por certigi respekton por ĉiuj homoj, kaj por malhelpi kaj mildigi homan suferon.
La movado konsistas el pluraj apartaj organizaĵoj kiuj estas laŭleĝe sendependaj unu disde la alia, sed estas unuiĝintaj ene de la movado tra oftaj fundamentaj principoj, celoj, simboloj, statutoj kaj regantaj organizaĵoj. La partoj de la movado estas:
- La Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco (IKRK) estas privata humaneca institucio fondita en 1863 en Ĝenevo, Svislando, fare de Henri Dunant kaj Gustave Moynier. Ĝia 25-membra komisiono havas unikan aŭtoritaton sub internacia humaneca juro por protekti la vivon kaj dignon de la viktimoj de internaciaj kaj internaj armitaj konfliktoj. La IKRK estis premiita per la nobela pacpremio en tri okazoj (en 1917, 1944 kaj 1963).[2]
- La Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento (IFRK) estis fondita en 1919 kaj hodiaŭ ĝi kunordigas agadojn inter la 188 Landaj Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento ene de la Movado. Je internacia nivelo, la federacio plugvidas kaj organizas, en proksima kunlaboro kun la Landaj Societoj, krizhelpajn asistadomisiojn reagante al grandskalaj krizoj. La Sekretariejo de la Internacia Federacio estas bazita en Ĝenevo, Svislando. En 1963, la federacio (tiam konata kiel la Ligo de Societoj de Ruĝa Kruco) estis premiita per la nobela pacpremio komune kun la IKRK.[2]
- Landaj Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento ekzistas en preskaŭ ĉiu lando en la mondo. Nuntempe 188 Landaj Societoj estas rekonitaj fare de la IKRK kaj agnoskitaj kiel plenaj membroj de la federacio. Ĉiu unuo laboras en sia hejmlando laŭ la principoj de internacia humaneca juro kaj la statutoj de la internacia movado. Depende de iliaj specifaj cirkonstancoj kaj kapacitoj, la Landaj Societoj povas akcepti kromajn humanecajn taskojn kiuj ne estas rekte difinitaj per internacia humanitara juro aŭ la mandatoj de la internacia movado. En multaj landoj, ili estas forte ligitaj al la respektiva landa sansistemo disponigante taŭgajn urĝajn kuracservojn.