Internacia Rajtigita Ekzamenantaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Internacia Ekzamena Komisiono (IEK) estas komisiono, kiu elektas altnivelajn esperantistojn kaj grupigas ilin ene de Internacia Rajtigita Ekzamenantaro (IRE). La 1-an de januaro 2020 IRE nombris 130 personojn el 43 landoj. Kiam okazas sesio de Internaciaj Ekzamenoj de ILEI / UEA, tri personoj el IRE aŭ el Internacia Ekzamena Komisiono (IEK) formas Lokan Ekzamenan Komisionon (LEK).