Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj estas libro eldonata ĉiun duan jaron, kiu listigas la biologiajn speciojn plej endanĝerigitaj de formorto kaj grupigas la konservan statuson de ĉiuj biologiaj specioj de la mondo. La internacia ruĝa listo estas eldonata de la organizaĵo Internacia Unio por la Konservo de Naturo, kiu arigas 83 ŝtatojn, 108 registarajn kaj 766 neregistarajn organizojn, el kiuj multaj membras en entute 81 fakaj internaciaj asocioj, kaj krome pli ol 10.000 ekspertojn kaj sciencistojn el pli-malpli ĉiuj ŝtatoj de la mondo.
Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj | ||
---|---|---|
biologia datumbazo • red list | ||
Komenco | 1964 vd | |
Lando(j) | Svislando vd | |
Sidejo | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
Agareo | ||
Lingvoj | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Krom tiu internacia ruĝa listo, en multaj ŝtatoj de la mondo ankaŭ aperas naciaj ruĝaj listoj, kiuj listigas la konservan statuson de la biologiaj specioj de la koncerna lando. Multaj konservemaj organizoj laboras kaj agadas por ke ne oni pligrandigu la liston de formortintaj bestoj.