Invado en Pollando
kampanjo kontraŭ Pollando far Nazia Germanio kaj Sovetio dum la Dua Mondmilito / From Wikipedia, the free encyclopedia
La invado en Pollando (ankaŭ septembra kampanjo aŭ septembra militiro; germane Polenfeldzug, pollingve Kampania wrześniowa aŭ Wojna obronna 1939 roku) estis agresmilito, sen militdeklaro difinita en internacia juro, de la germana armeo Wehrmacht kaj de la soveta Ruĝa Armeo kontraŭ la teritorio de Pollando. Temis pri la unua etapo de la Dua Mondmilito. Ekde la 3-a de septembro 1939 la invado estis milito de Nazia Germanio kontraŭ koalicio de Pollando, Francio kaj Britio.
Invado en Pollando | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: Dua Mondmilito | |||||||
Fotokunmetaĵo | |||||||
operaco • kampanjo | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Pollando Legio de ĉeĥoj kaj slovakoj |
Tria regno Libera Urbo Dancigo Slovakio Sovetunio | ||||||
Komandantoj | |||||||
Edward Rydz-Śmigły Lev Prchala |
Fedor von Bock (grupo de armeoj nordo), Gerd von Rundstedt (grupo de armeoj sudo), Michail Kovalov (belorusa fronto), Semjon Timoŝenko (ukrainia fronto), Ferdinand Čatloš (Kampa armeo Bernolák) | ||||||
Forto | |||||||
Pollando: 39 divizioj, 16 brigadoj, 4 300 kanonoj, 880 tankoj, 400 aviadiloj Ĉeĥoslovakaj legioj: 1000 soldatoj 190 pilotoj Sume: 950 000 |
Nazia Germanio: 60 divizioj, 4 brigadoj, 10 000 kanonoj, 2 700 tankoj, 4 000 aviadiloj USSR: 33+ divizioj, 11+ brigadoj, 4 959 kanonoj, 4 736 tankoj, 3 300 aviadiloj Slovakio: 3 divizioj Sume: 1 500 000 germanoj, 800 000+ rusoj, 50 000 slovakoj Sume: 2 650 000+ | ||||||
Perdoj | |||||||
66 000 mortigitoj 133 700 vunditoj, 694 000 militkaptitoj |
Nazia Germanio: 16 343 mortigitoj 27 280 vunditoj, 320 serĉitoj Sovetunio: 1 475 mortigitoj aŭ serĉitoj 2 383 vunditoj Slovakio: 18 mortigitoj, 46 vunditoj, 11 serĉitoj | ||||||
Tio estis la unua kampanjo de la Dua Mondmilito, daŭranta de la 1-a de septembro ĝis la 6-a de oktobro 1939, kiam kun momento de kapitulaco en kvintaga batalo de Kock finiĝis bataloj de la taĉmentoj de Pola Soldataro kun la agresantoj. Supera Komandanto de la pola armeo estis marŝalo Edward Rydz-Śmigły, kaj stabestro brigada generalo Wacław Stachiewicz.
La agreso de la armeo de Nazia Germanio komencis la kvaran dispartigon de Pollando surbaze de pli frua sekreta aldona protokolo al la pakto Ribbentrop-Molotov, kiu ebligis la sovetan invadon la 17-an de septembro kun anekso de Orientaj Limregionoj konfirmita de la traktato pri limoj kaj amikeco inter Nazia Germanio kaj Sovetunio de la 28-a de septembro. Dum la kampanjo evidentiĝis ke la aliancanoj proklamis nur la strangan militon. Sen atendata helpo ili perfidis polojn.
Pro tiuj ĉi faktoj Registaro de Pola Respubliko en ekzilo la 30-an de septembro 1939 oficiale protestis kontraŭ perforto de la rajtoj de la pola ŝtato kaj nacio deklarante neniam agnoski la perforton kaj plu batali ĝis la tuta liberigo de la lando. La 30-an de novembro 1939 prezidento Władysław Raczkiewicz dekretis pri nevalideco de okupaciaj leĝoj.
Sovetunio transdonis parton de la teritorio de Pollando okupata de la Ruĝa Armeo la 10-an de oktobro 1939 al Litovio kaj Germanio kaj alian la 21-an de novembro 1939 al Slovakio, ankaŭ kontraŭ internacia juro (Konvencio de Hago, 1907).
La falo de Pollando signifis abruptan falon de la vivnivelo de la polaj civitanoj, speciale de judoj, estis mortigita ĉirkaŭ 20% de la pola loĝantaro vivanta en la Dua Pola Respubliko antaŭ periodo de la okupadoj.