Inversa vortaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Inversa Vortaro ordigas la vortaran materialon ne laŭ la vorto-komenco, sed laŭ la vorto-fino. Tiel oni trovas ekzemple sub la litero M jenajn vortojn:
gram /o diagram /o tefigram /o organigram /o ideogram /o radiogram /o encefalogram /o ktp.
Inverse, t.e. de la vortfino, ordigitaj vortaroj pro tio helpas:
- trovi rimojn (kp. rimvortaroj)
- studi (pseŭdo-) sufiksojn
- studi kunmetitajn vortojn (ekz. kun "maŝino", bor-, kudro- ktp.)
- trovi referencojn por difino-vortaroj (ekz. de monogamio al poligamio kaj inverse).