![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/53/Frans_Hals_031.jpg/640px-Frans_Hals_031.jpg&w=640&q=50)
Isaac Massa
From Wikipedia, the free encyclopedia
Isaac Massa, naskiĝis en 1586, mortis en 1643, estis historie grava nederlanda negocisto kaj vojaĝanto, nederlanda ambasadoro en Rusio, historiisto kaj kartografo. Li estis diplomata sendito al la rega kortumo de la Rusa carlando, verkisto de libre publikigitaj memoraĵoj atestantaj pri spertado de la rusia "Tempo de perturboj", kaj aŭtoro de pluraj mapoj pri orienta Eŭropo kaj Siberio. Li estis edziĝinta al Beatrix van der Laen. Lia sperto pri kaj kono de la Rusa carlando igis lin esti gvida nederlanda fakulo pri Rusio. La fondaĵo Isaac Massa en la urbo Groningen baze de tiu renomo de li celas stimuli nuntempajn sciencajn kaj kulturajn kontaktojn inter la Rusia Federacio kaj la reĝlando Nederlando.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Isaac | |
---|---|
![]() nederlanda negocisto kaj vojaĝanto, ambasadoro en Rusio kaj kartografo | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1586 en Haarlem, Nederlando |
Morto | 1643 en eble Lisse, Nederlando |
Lingvoj | nederlanda |
Ŝtataneco | Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Beatrix van der Laen (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | diplomato komercisto kartografo historiisto verkisto ![]() |
Verkoj | Album amicorum of Isaac Abrahamsz. Massa (1586-1643), merchant and diplomat |
Fermi