Insuloj Ballestas
en Perú / From Wikipedia, the free encyclopedia
Insuloj Ballestas [bajEstas] (signife arbalestoj) estas grupo de malgrandaj insuloj ĉe la urbo Paracas situanta ene de la Distrikto Paracas ĉe Provinco Pisco en la Departamento Ika, ĉe la suda marbordo de Peruo. Komponita ĉefe de rokoj kaj kovrante ĉirkaŭkalkulitan areon de 0.12 km², tiuj insuloj estas grava rifuĝejo por mara faŭno kiel la Blukrura naivulo kaj aliaj specioj kiaj la Humboldta pingveno kaj du specoj de fokoj (nome ledofokoj kaj marleonoj), inter aliaj mamuloj.