Ivan Strinić
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ivan Strinić estas kroata futbalisto en la pozicio de defendisto. Li naskiĝis la 17-an de julio 1987(nun 1987-07-17) en Split, Dalmatio, do nun estas 36-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Dnipro - antaŭe li en 2006-2007 estis profesia futbalisto de la klubo Le Mans B, en 2007-2008 de la klubo Hrvatski Dragovoljac de Novi Zagreb, urboparto de Zagrebo, kaj en 2008-2011 de la klubo Hajduk Split, en kies junulaj teamoj li jam membris ĝis la jaro 2006.
Ivan Strinić | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de julio 1987 (1987-07-17) (36-jaraĝa) en Split |
Lingvoj | kroata |
Ŝtataneco | Kroatio |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
Krome Ivan Strinić ekde la jaro 2009 estas membro de la kroata nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012. Antaŭe li laŭ sia tiutempa aĝo jam membris en la naciaj teamoj de sub-17-, sub-19- kaj sub-21-jaruloj.
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Ivan Strinić – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
- Kategorio Ivan Strinić en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri kroata futbalisto. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |