Isabel la 2-a (Hispanio)
reĝino de Hispanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Isabel la 2-a de Hispanio aŭ Izabela la 2-a de Burbono (naskiĝis en Madrido la 10-an de oktobro 1830; mortis en Parizo la 10-an de aprilo 1904)[1] estis reĝino de Hispanio inter 1833 kaj 1868.[2] Filino de Ferdinando la 7-a kaj María Cristina de Borbón-Dos Sicilias, Isabel estis 3-jaraĝa, kiam ŝi estis nomita reĝino la 29-an de septembro de 1833 post la morto de sia patro. De tiam ĝis 1840 regentis ŝia patrino, kaj inter 1840 kaj 1843 la Generalo Espartero.
Isabel la 2-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Isabel II | |||||
Naskonomo | María Isabel Luisa de Borbón | ||||
Naskiĝo | 10-an de oktobro 1830 (1830-10-10) en Madrido | ||||
Morto | 9-an de aprilo 1904 (1904-04-09) (73-jaraĝa) en Parizo | ||||
Tombo | reĝa kripto de El Escorial vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Burbonoj de Hispanio vd | ||||
Patro | Fernando la 7-a vd | ||||
Patrino | Maria Kristina de Burbono vd | ||||
Gefratoj | Agustín Muñoz, 1st Duke of Tarancón • Infanta Luisa Fernanda, Duchess of Montpensier • María Amparo Muñoz, 1-a grafino de Vista Alegre • Infanta María Luisa Isabel of Spain • Juan Muñoz y de Borbón, Conde de Recuerdo vd | ||||
Edz(in)o | Francisko de Asizo de Burbono vd | ||||
Infanoj | Infante Luis, Prince of Asturias • Infante Fernando, Prince of Asturias • Infanta Isabel, Countess of Gergenti • Infanta María Cristina of Spain • Infanta Margarita of Spain • Infante Francisco de Asís, Prince of Asturias • Alfonso la 12-a • Infanta María de la Concepción of Spain • Infanta María del Pilar of Spain • Infanta María de la Paz of Spain • Infanta Eulalia, Duchess of Galliera • Infante Francisco de Asís of Spain vd | ||||
Parencoj | Karlo Maria Isidro de Burbono vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | reganto vd | ||||
| |||||
| |||||
Reĝino de Hispanio | |||||
Dum | 1833–1868 | ||||
Antaŭulo | Ferdinando la 7-a (reĝo) | ||||
Sekvanto | Francisco Serrano Domínguez (regento); poste Amadeo la 1-a (reĝo) | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝia onklo Karlo Maria Isidro de Burbono ne akceptis virinon kiel reĝo de Hispanio, do en 1833 komencis la Unua Karlisma Milito.
Kiam la reĝino estis 16-jaraĝa, oni organizis la edziĝon kun ŝia kuzo Francisko de Asizo de Burbono, persono kiun ŝi malamis, komencante la sinsekvon de amantoj, inter ili la kapitano Enrike Puig, laŭ pluraj aŭtoroj la vera patro de la estonta Alfonso la 12-a. Dum ŝia reĝado Hispanio moderniĝis per konstruo de pluraj fervojoj kaj progresis industrio. Ŝi multe influis (aŭ klopodis influi) en la politiko de Hispanio, tio ĝenis politikistojn kiuj organizis ribelon (La Glora Revolucio) por ekziligi ŝin. Isabel iris Francien kie ŝi mortis en 1904.