Unuiĝinta Maldekstro
politika koalicio en Hispanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Unuiĝinta Maldekstro (Izquierda Unida, IU, en la hispana, Ezker Batua, EB, en la eŭska, Esquerra Unida, EU, en la kataluna, Esquerda Unida, EU, en la galega lingvoj kaj Izquierda Xunida, IX, en la asturia lingvo) estas politika organizaĵo en Hispanio, kiu sin deklaras socialista, respublikista kaj federaciista. Ĝi apartenas al la Partio de Eŭropa Maldekstro.
Unuiĝinta Maldekstro | ||
---|---|---|
Izquierda Unida | ||
federacio de politikaj partioj • balota listo • partio | ||
Komenco | 1986 vd | |
Lando(j) | Hispanio vd | |
Sidejo | Madrido | |
Ideologio | ||
Membro de | Eŭropa Maldekstro vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Unuiĝinta Maldekstro | |
---|---|
hispane Izquierda Unida, IU katalune Esquerra Unida, EU eŭske Ezker Batua, EB galege Esquerda Unida, EU asture Izquierda Xunida, IX | |
federacio de politikaj partioj • balota listo • partio | |
Lando | Hispanio |
Estro | Alberto Garzón (ĉef-kunordiganto) |
Fondiĝo | aprilo 1986 |
Ĉefa sidejo | str. Olimpo, 35. 28043 Madrid. |
Ideologio | socialdemokratio, komunismo |
Retejo | izquierda-unida.es |
IU estas ligo fondita en 1986 de pluraj maldekstraj partioj, inter ili, la Komunista Partio. Ĝis novembro 1992 ĝi estis nur ligo por balotadoj, sed de tiam ĝi enregistriĝis kiel politika partio.[1]
Ĝia ideologio kunigas aspektojn de politika maldekstro, socialismo de la 21a jarcento,[2] komunismo, respublikismo, federismo, ekologiismo, pacismo.
En la elektoj al la Kongreso de la Deputitoj de Hispanio de 2008, ĝi akiris 963.040 voĉdonojn (3,80% de la landaj voĉdonoj), kio tradukiĝis en du parlamentaj lokoj. Malgraŭ esti la tria plej grava politika organizaĵo en Hispanio laŭ nombro da voĉdonoj en la tuta lando, ĝi restis en sesa loko laŭ nombro da parlamentaj seĝoj, sen eblo formi propran parlamentan grupon. Ĝi disponas de senatano laŭ elekto de la parlamento de Katalunio.