Januaro
unua monato de Julia kaj Gregoria kalendaroj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Januaro (latine Ianuarius) estas la unua monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 31 tagojn. Ĝi nomiĝas laŭ Ianus, la duvizaĝa romia dio de pordoj kaj enirejoj. Januaro kaj februaro estas la lastaj monatoj aldonitaj al la kalendaro, ĉar la romianoj konsideris vintron senmonata periodo. Ĉar la konsuloj tradicie estis elektitaj en januaro, la monato fariĝis la unua de la jaro, anstataŭigante marton.
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
januaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
Januaro estas monato de la vintro en la Norda hemisfero kaj de la somero en la Suda hemisfero. La signoj de la Zodiako en januaro estas Kaprikorno kaj Amforo (= Akvisto).
Januaro venas inter decembro kaj februaro.
Januaro komenciĝas per la sama semajntago kiel oktobro, krom en superjaro, kiam ĝi komenciĝas samtage kiel aprilo kaj julio.
- Januaro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Januaro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Januaro en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)
- Januaro en Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)
- Kategorio Januaro en la Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)