Jaroslav Heyrovský
ĉeĥa fizika kemiisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Jaroslav HEYROVSKÝ [hejrovski] (naskiĝis la 20-an de decembro 1890 - mortis la 27-an de marto 1967) estis ĉeĥa fizika kemiisto, ricevinta en 1959 Nobel-premion.
Jaroslav Heyrovský | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Jaroslav Viktor Leopold Heyrovský | ||||
Naskiĝo | 20-an de decembro 1890 (1890-12-20) en Prago, Malnova Urbo | ||||
Morto | 27-an de marto 1967 (1967-03-27) (76-jaraĝa) en Prago | ||||
Tombo | tombejo de Vyšehrad vd | ||||
Lingvoj | ĉeĥa vd | ||||
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio vd | ||||
Alma mater | Universitato-Kolegio de Londono • Akademia gimnazio Štěpánská • Universitato de Karolo • Sorbono • Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo vd | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Patro | Leopold Heyrovský vd | ||||
Gefratoj | Leopold Heyrovský vd | ||||
Infanoj | Michael Heyrovský • Jitka Černá-Heyrovská vd | ||||
Parencoj | Ferdinand Šimon Heyrovský • Arnošt Hofbauer vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto • fizikisto • inventisto • instruisto • sciencisto vd | ||||
Laborkampo | kemio • polarography • fizika kemio • discoveries and inventions vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li naskiĝis en Prago kaj unue studis kemion, fizikon kaj matematikon ĉe la Universitato de Karolo kaj poste foriris studi al la Universitato-Kolegio de Londono. En tiu ĉi tempo li renkontis tiom gravajn homojn kiel Sir William Ramsay. Li abituriis en 1913; laborante kun profesoro Frederick George Donnan li ege ekinteresiĝis pri elektrokemio.
Li ricevis siajn sekvajn titolojn en 1918 kaj 1923. Heyrovský komencis sian sciencan karieron ĉe la Universitato de Karolo en Prago, kie li baldaŭ fariĝis profesoro de fizika kemio.
La ĉefa laborkampo de Heyrovský estis polarografio. Li inventis ĝin en 1922 kaj kunkreis polarografon kontinue laborantan (1925). Li estis fondinto kaj unua direktoro de Polarografia Instituto de Ĉeĥoslovaka Akademio de Sciencoj (1950-1963).
Sekve de lia morto en 1967 li estis entombigita ĉe la tombejo de Vyšehrad en Prago.