From Wikipedia, the free encyclopedia
Jean Metzinger (naskiĝis la 24-an de junio 1883 en Nanto, mortis la 3-an de novembro 1956 en Parizo) estis franca pentristo.
Jean Metzinger | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de junio 1883 en Nanto |
Morto | 3-an de novembro 1956 (73-jaraĝa) en Parizo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | pentristo artokritikisto verkisto artoteoriisto poeto ilustristo gravuristo |
Verkoj | Danseuse au café L'Oiseau bleu La Femme au Cheval |
Li komencis siajn studojn de pentrado kiam li estis 15-jara. Tiutempe, li proksimiĝis al la laboro de Ingres. Kiam li estis 17-jara li translokiĝis al Parizo, kie li vizitis plurajn akademiojn, forlasante ĉiujn, malkontenta. Li estis influita de la historiaj avangardoj, tiaj kiaj la Punktismo de Seurat kaj la Faŭvismo. En 1910, konatiĝinte kun Picasso kaj Braque li fariĝis kubisma pentristo.
Unu el la verkoj kiuj markis la komencon de lia partopreno en la movado estis Nudo, elmetita en la Aŭtuna Salono de 1910. Krom pentristo, Metzinger ankaŭ estis teoriisto de la movado, kaj eldonis plurajn artikolojn. Plej grave, Du "Cubisme" (Pri "Kubismo"), estis verkita kune kun Gleizes.
Ekde 1918, li inkliniĝis al ia speco de klasikismo, revenante al la originoj de sia formado. Li mortis 73-jaraĝa.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jean Metzinger en la portugala Vikipedio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.