From Wikipedia, the free encyclopedia
Jelšovec, hungare Jelsőc estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Lučenec. La slava nomo signifas: alno.
La vilaĝo situas sur malebenaĵo en strikta valo de rojo, fine de sakovojo. Lučenec troviĝas 10 km-ojn for.
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1573. En 1683 la turkoj bruldetruis la vilaĝon. En 1910 loĝis tie 472 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Losonc, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 257 da homoj, (147 slovakoj, 88 hungaroj,).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.