Jesús Guridi
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jesús Guridi Vidaola (Vitoria, 25-a de septembro de 1886 - Madrido, 7-a de aprilo de 1961) estis komponisto euska, Hispanio. Inter ties verkoj elstaras El Caserío, Diez melodías vascas kaj Amaya.
Jesús Guridi | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Jexux Guridi |
Naskiĝo | 25-an de septembro 1886 (1886-09-25) en Vitorio |
Morto | 7-an de aprilo 1961 (1961-04-07) (74-jaraĝa) en Madrido |
Lingvoj | hispana • eŭska |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Schola Cantorum de Paris • College of the Savior, Zaragoza • School of St. Thomas Aquinas of the Piarist Schools of Zaragoza |
Parencoj | Nicolás Ledesma |
Okupo | |
Okupo | komponisto • dirigento • muzikologo • orgenisto |
Verkoj | Amaya Ten Basque Melodies |
Li estis de familio de muzikistoj. Li ricevis instruadon en religiaj lernejoj kaj poste pri violono. En 1901 li ludis sian unuan publikan koncerton en Bilbao. 18jaraĝa li eniris en la Schola Cantorum de Parizo, kaj studis orgeno ĉe Abel Decaux, komponarton ĉe Auguste Sérieyx kaj ekkonis na Usandizaga, kun kiu amikiĝos.
Li loĝis en Bruselo, kie li studis ĉe Joseph Jongen, kaj en Kolonjo ĉe Otto Neitzel. En junio de 1912 li estis nomumita direktoro de la Sociedad Coral (Koruso) de Bilbao. Tiujare mortiĝis Usandizaga.
En 1922 li edziĝis al Julia Ispizua. La geedzoj havis ses gefilojn: María Jesús, Luis Fernando, María Isabel, Ignacio, Julia kaj Javier. En 1942 li eniris en la Konservatorio de Madrido, kies direktoro li poste estos. La 7a de aprilo de 1961 li mortis subitege 74jaraĝa, en sia hejmo en la strato Sagasta de Madrido.