Johann Holzer
aŭstra komponisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Johann HOLZER (naskiĝinta la 17-an de majo 1753 en Korneuburg/Malsupra Aŭstrio, mortinta la 7-an de septembro 1818 en Vieno) estis pianisto kaj komponisto en Vieno.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Johann Holzer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de majo 1753 (1753-05-17) en Korneuburg |
Morto | 7-an de septembro 1818 (1818-09-07) (65-jaraĝa) en Vieno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Habsburga monarkio |
Okupo | |
Okupo | komponisto |
Fermi
Kiel privata komponisto de la vienaj framasonaj loĝioj li kontaktiĝis ankaŭ kun Volfgango Amedeo Mozarto, muzikigante multajn tekstojn. Pri kelkaj el tiuj tekstoj laboris ankaŭ Mozart - kaj tiel oni supozas ke la melodio de la hodiaŭa nacia himno de Aŭstrio ne estas komponita de Mozart sed de Holzer.
Holzer komponis ses pianotriojn, inter kiuj estas tri por aldviolono anstataŭ por violono. Krome sonatetojn por violonĉelo kaj piano kiel ankaŭ multajn kantojn.