Johann Sebastian Bach
germana muzikkomponisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Johann Sebastian BACH [JOhan zeBAStian baĥ], esperante Johano Sebastiano BAĤO[4] (naskiĝis la 21-an de marto 1685 en Eisenach, mortis la 28-an de julio 1750 en Lepsiko) estis klasika germana komponisto, orgena kaj Klaviceno virtuozo de la baroka epoko. Li estas nun unu el la plej famaj komponistoj, kies muziko grave influis postajn komponistojn kaj kies verkoj estas prezentaj kiel originalaĵoj kaj kiel aranĝaĵoj en la muzikmondo.
Johann Sebastian Bach | |||||
---|---|---|---|---|---|
Johann Sebastian Bach en la jaro 1746, kun enigmokanono. Oleopentraĵo de Elias Gottlob Haußmann el la jaro 1748[3] | |||||
Persona informo | |||||
Johann Sebastian Bach | |||||
Naskiĝo | 21-an de marto 1685 (1685-03-21) en Eisenach, Saksio-Eisenach, Sankta Romia Imperio | ||||
Morto | 28-an de julio 1750 (1750-07-28) (65-jaraĝa) en Leipzig, Elektoprinclando Saksio, Sankta Romia Imperio | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | apopleksio vd | ||||
Tombo | Thomas-preĝejo vd | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Etno | Germanoj vd | ||||
Lingvoj | germana • itala • latina vd | ||||
Ŝtataneco | Saksio-Eisenach • Sankta Romia Imperio vd | ||||
Alma mater | Michaelis-lernejo (Lüneburg) vd | ||||
Subskribo | |||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Familio Bach vd | ||||
Patro | Johann Ambrosius Bach vd | ||||
Patrino | Elisabeth Lemmerhirt vd | ||||
Gefratoj | Johann Christoph Bach la 3-a • Johann Jacob Bach la 3-a vd | ||||
Edz(in)o | Anna Magdalena Bach • Maria Barbara Bach vd | ||||
Infanoj | Wilhelm Friedemann Bach • Carl Philipp Emanuel Bach • Johann Christian Bach • Johann Gottfried Bernhard Bach • Johann Christoph Friedrich Bach • Gottfried Heinrich Bach • Catharina Dorothea Bach • Elisabeth Juliana Friderica Bach • Maria Sophia Bach • Johann Christoph Bach • Leopold Augustus Bach • Christiana Sophia Enrietta Bach • Regina Susanna Bach • Johanna Carolina Bach • Christiana Dorothea Bach • Christiana Benedicta Louisa • Regina Johanna Bach • Johann August Abraham Bach • Ernestus Andreas Bach • Christian Gottlieb Bach vd | ||||
Parencoj | Christoph Bach vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | komponisto • orgenisto • klavicenisto • violonisto • dirigento • ĥorestro • koncertmajstro • muzikologo • muzikinstruisto • virtuozo • lerneja majstro • aldviolonisto vd | ||||
Aktiva en | Mühlhausen • Vajmaro • Leipzig • Arnstadt • Köthen vd | ||||
Aktiva dum | 1710– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Brandenburgische Konzerte ❦ Suitoj por violonĉelo sola ❦ Sonatoj kaj partitoj por violono sola ❦ Notenbüchlein für Anna Magdalena Bach ❦ Klavierbüchlein für Wilhelm Friedemann Bach ❦ H-Moll-Messe ❦ Violin Concerto in E major ❦ Gottes Zeit ist die allerbeste Zeit, BWV 106 ❦ Toccata and Fugue in D minor, BWV 565 ❦ Italian Concerto ❦ Musikalisches Opfer ❦ La arto de la fugo ❦ Bontemperita klavarinstrumento ❦ English Suites ❦ Klavicenkonĉertoj (Bach) ❦ Goldberg-variacioj ❦ Organ Sonatas ❦ Orkestrosuitoj ❦ Jesuo, Mia Ĝojo ❦ Herz und Mund und Tat und Leben, BWV 147 ❦ Geschwinde, ihr wirbelnden Winde ❦ Inventaĵoj kaj Simfonioj ❦ Matthäuspassion ❦ Johannespassion ❦ Weihnachts-Oratorium vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dumvive Bach estis alte ŝatata kiel virtuozo, orgenisto, orgeninspektisto kaj komponisto, tamen liaj verkoj estis konataj nur al relative malgranda rondo de muzikspertuloj. Post la morto de Bach liaj verkoj en la vasta publiko dumtempe falis en forgeson kaj estis preskaŭ neniam publike prezentataj. Kvazaŭe remalkovrita estis Bach fare de la romantistoj de la 19-a jarcento. Ekde tiam liaj verkoj tutmonde apartenas al la daŭra repertuaro de la klasika muziko.