Johannes Hevelius

pola astronomo / From Wikipedia, the free encyclopedia

Johannes HEVELIUS (latinigite laŭ liaj verkoj), germane Johannes HevelJohann Hewelcke, pole Jan Heweliusz, esperantigita kiel Johano Hevelio[1] (naskiĝis la 28-an de januaro 1611 en Gdansko, mortis la 28-an de januaro 1687 samloke) estis grava astronomo, rigardata kiel la unua kartografo de la Luno kaj urbestro de Gdansko.

Quick facts: Johannes Hevelius, Persona informo, Familio, ...
Johannes Hevelius
Johannes_Hevelius.PNG
Persona informo
Jan Heweliusz
Naskiĝo 28-an de januaro 1611 (1611-01-28)
en Gdansko, Respubliko de Ambaŭ Nacioj
Morto 28-an de januaro 1687 (1687-01-28) (76-jara)
en Gdansko
Lingvoj pola [#]
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ Nacioj Gdańsk [#]
Alma mater Universitato de Lejdeno [#]
Familio
Edz(in)o Elisabeth Hevelius [#]
Profesio
Okupo astronomo entreprenisto kartografo brewer [#]
Laborkampo astronomio [#]
Aktiva en Gdańsk [#]
Verkado
Verkoj Prodromus Cometicus 
Cometographia [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information_icon.svg
vdr
Close

Hevelius estis filo de germanlingva protestanta patricia familio de bier-faristoj. Jam frue li interesiĝis pri astronomio kaj parencaj sciencoj. Post la tiuepoke kutima peregrinatio academica (plurjara akademia stud-vojaĝo) kaj studoj en Lejdeno (Nederlando), Anglio kaj en Francio, li revenis al Gdansko en 1641. Tie li fondis privatan stel-observejon, ekipitan grandparte per memfaritaj instrumentoj.

Grava merito de Hevelius estas la eldono de la unua mapo pri la Luno, Selenographia sive Lunae Descriptio .... (1647). Krome li observis la sunon, kometojn, kelkajn planedojn kaj la ĉefajn lunojn de Jupitero. Lia stel-katalogo, kiu interalie determinis kelkajn novajn konstelaciojn, eldoniĝis en 1690, do post lia morto. Li estas malkovrinto de la konstelacio Ŝildo (latine: Scutum Sobiescianum), kiun li nomis laŭ la pola reĝo Johano la 3-a Sobieski. La "ŝildo" rememorigas la venkon en la batalo apud Vieno, kiam Sobieski, venkante Turkujon, malhelpis ties ekspansi-povon en Eŭropo.

Hevelius malkovris kvar kometojn, en 1652, 1661 (probable kometo Ikeya-Zhang), 1672 kaj 1677, kaj observadis sume sep, inter kiuj la fama kometo de Halley. Li ankaŭ hipotezis, ke kometoj moviĝas per kurvaj, parabolaj linioj, kion baldaŭ konfirmis ankaŭ Isaac Newton, kaj kion pli frue kontraŭis Kepler[2].