From Wikipedia, the free encyclopedia
Li ricevis en 1951 – kun la irlanda Ernest Walton - la Nobel-premion pri fiziko pro ellaboro de ciklotronoj. [1]
Cockroft studis en Universitato de Manchester kaj en la kembriĝa St. John's College. Li estis de 1939 ĝis 1946 profesoro pri naturfilozofio en la Kembriĝa Universitato. Li planis en 1932 kun Walton la Cockroft–Walton-generatoron, kaj disigis per perprotona bombardo litiajn jonojn. Tiu aparato iĝis la plej uzebla laboratoria aparato por akcelo de korpuskloj. Ili disigis en postaj esploroj aliajn atomojn kaj disvastigis uzon de la akceliloj en la nukleaj esploroj.
Dum la Dua Mondmilito, Cockroft estis direktoro de Atomenergia Sekcio de la kanada Nacia Esplora Konsilio (National Research Council). Li iĝis en 1946 direktoro de la angla Atomenergio-esplora Instituto (Harwell, Berkshire). Li iĝis en 1960 estro de la novfondita kembriĝa Churchill College.
Cockroft estis nobeligita en 1948, kaj en 1953 li iĝis komandanto de la Bath-ordeno.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.