John Islay Francis
skota profesoro (1924 -2012 ) / From Wikipedia, the free encyclopedia
John Islay FRANCIS (naskiĝis en 1924, mortis[1] la 20-an de marto 2012) estis skota esperantisto, verkisto kaj profesoro. Li verkis originale en Esperanto poemojn, novelojn, romanojn kaj artikolojn por Esperanto-gazetoj. Li esperantiĝis definitive en 1942.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
John Islay Francis | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de februaro 1924 (1924-02-15) |
Morto | 20-an de marto 2012 (2012-03-20) (88-jaraĝa) en Glasgovo |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • verkisto • universitata instruisto |
Fermi
Li famiĝis en Esperantujo per kunverkado de la poemaro Kvaropo, en kiu enestas lia granda poemciklo La Kosmo. En lia novelaro Vitralo estas noveloj kontraŭ tiranismo, pseŭdomoralo kaj tiaj vanaĵoj, kiel potencavido. Aparte famiĝis lia granda originala romano La granda kaldrono.