John de Critz
From Wikipedia, the free encyclopedia
John DE CRITZ, aŭ John DECRITZ (naskiĝis en 1551/1552 en Antverpeno - entombigita la 14-an de marto 1642 en Londono) estis unu el kelkaj flandr- aŭ nederlanddevenaj pentristoj aktivaj en la angla reĝa kortego dum la regadoj de Jakobo la 1-a kaj Karlo la 1-a. Li estis nomumita kiel serjeant painter ĉe la reĝo ekde 1603, unue kune kun Leonard Fryer kaj ekde 1610 kune kun Robert Peake la pliaĝa.
Rapidaj faktoj Ekspoziciejoj ...
John de Critz | |||||
---|---|---|---|---|---|
Naskiĝo | 1551/1552 en Antverpeno | ||||
Morto | 1-an de januaro 1642 (1642-01-01) en Londono | ||||
Nacieco | flandro | ||||
Sukcesis kiel | artpentristo | ||||
Dato de entombigo | 14-an de marto 1642 | ||||
Loko de entombigo | Londono | ||||
| |||||
Fermi
La flandraj parencoj de De Critz kondukis la knabon al Anglio el Antverpeno, dum la habsburga persekutado de nederlandaj protestantoj. Li fariĝis lernoknabo ĉe la artisto kaj poeto Lucas de Heere.
- Kategorio John de Critz en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)