brita romanisto From Wikipedia, the free encyclopedia
David John Moore CORNWELL (19a de Oktobro 1931 – 12a de Decembro 2020), plej bone konata per sia plumnomo John le Carré (/ləˈkæreɪ/), estis brita verkisto de prispionaj romanoj. Dum la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, li laboris por kaj la brita sekureca servo (MI5) kaj la Sekreta Spiona Servo (MI6). Lia tria romano, The Spy Who Came In from the Cold (La spiono kiu venis el la malvarmo, 1963), iĝis internacia furorlibro kaj restas unu el liaj plej bone konataj verkoj.
John le Carré | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
John le Carré | |||||
Naskonomo | David John Moore Cornwell | ||||
Naskiĝo | 19-an de oktobro 1931 en Poole | ||||
Morto | 12-an de decembro 2020 (89-jaraĝa) en Royal Cornwall Hospital | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Pneŭmonito vd | ||||
Lingvoj | germana • franca • angla vd | ||||
Loĝloko | St Buryan vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Irlando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Berno (1948–1949) Kolegio Lincoln Lernejo Sherborne St Andrew's School, Pangbourne (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patrino | Olive Moore Cornwell (mul) vd | ||||
Gefratoj | Charlotte Cornwell (en) kaj Rupert Cornwell (en) vd | ||||
Edz(in)o | Valerie Eustace (mul) (1971–) Ann Sharp (mul) (1954–1971) vd | ||||
Infanoj | Nick Harkaway (en) ( Valerie Eustace (mul) ) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | John le Carré vd | ||||
Okupo | romanisto aktoro spiono filmproduktoro scenaristo verkisto vd | ||||
Laborkampo | Anglalingva literaturo kaj spiona fikcio vd | ||||
Aktiva dum | 1961– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Spy Who Came in from the Cold ❦ Tinker Tailor Soldier Spy ❦ The Honourable Schoolboy ❦ Smiley's People ❦ The Constant Gardener ❦ Call for the Dead ❦ A Small Town in Germany ❦ The Little Drummer Girl ❦ The Mission Song ❦ A Most Wanted Man ❦ The Night Manager ❦ Our Kind of Traitor ❦ A Delicate Truth ❦ The Tailor of Panama ❦ Single & Single ❦ Absolute Friends ❦ The Looking Glass War ❦ Our Game vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Post la sukceso de tiu romano, li lasis la MI6 por iĝj plen-tempa verkisto.[1] Inter liaj libroj estas The Looking Glass War (1965), Tinker Tailor Soldier Spy (1974), Smiley's People (1979), The Little Drummer Girl (1983), The Night Manager (1993), The Tailor of Panama (1996), The Constant Gardener (2001), A Most Wanted Man (2008), kaj Our Kind of Traitor (2010), ĉiu jel kiuj estis adaptitaj al kino aŭ televido.
En Januaro 2003, du monatojn antaŭ la invado, The Times publikigis la eseon de le Carré nome "The United States Has Gone Mad" (Usono freneziĝis) kritikante la pliigon de la Iraka Milito kaj la reago de la Prezidanto George W. Bush al la atencoj de la 11-a de septembro 2001, nomante ĝin "pli malbona ol Makartiismo, pli malbona ol Porkogolfeto kaj porlonge potenciale pli katastrofa ol la Vietnama Milito" kaj "trans ajna afero kiun Osama bin Laden povus iam atendi en siaj plej malagrablaj koŝmaroj".[2][3] Le Carré partoprenis en Londono en protestoj kontraŭ la Iraka Milito. Li diris, ke la milito rezultis el la "politikigo de la spionado por kongrui kun la politikaj intencoj" de registaroj kaj "Kiel Bush kaj lia junto sukcesis devojuigi la koleron de Usono el bin Laden ĝis Saddam Hussein estas unu el la plej grandpublikrilataj konspiraĵoj de la historio".[4][5]
En 2017, le Carré esprimis siajn opiniojn pri la estonteco de la liberala demokratio, dirannte "Mi pensas pri ĉiuj aferoj kiuj okazis en Eŭropo en la 1930aj jaroj, en Hispanio, en Japanio, evidente en Germanio. Por mi, tiuj estas absolute kompareblaj signoj de la apero de faŝismo kaj ĝi esta kontaĝa, ĝi esta infekta. Faŝismo plialtiĝas kaj funkcias en Pollando kaj Hungario. Estas kuraĝigo prie".[6] Li poste verkis, ke la fino de la Malvarma Milito estis lasinta la Okcidenton sen kohera ideologio, kontraste kun la "nocio de individua libero, de inkluziveco, de toleremo – ĉio kion ni nomas kontraŭkomunismo" hegemonia dum tiu epoko.[7]
Le Carré opoziciis kaj la usonan prezidenton Donald Trump kaj la rusan prezidenton Vladimir Putin, argumentante, ke ilia deziro serĉi aŭ reteni la superpotencan statuson de iliaj landoj okazigis impulson "por oligarkio, la malakcepton de la vero, la malaprezon, fakte, por la balotantaro kaj por la demokrata sistemo".[8]
Le Carré estis malferma defendanto de la Eŭropa integrado kaj akre kritikis la Briteliron.[9]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.