Josef Svátek
From Wikipedia, the free encyclopedia
Josef SVÁTEK (naskiĝis la 24-an de februaro 1835 en Prago - mortis la 9-an de decembro 1897 en Prago) estis ĉeĥa historiisto kaj verkisto de popularaj aventuraj historiaj romanoj.
Josef Svátek | ||
---|---|---|
Naskiĝo | 24-an de februaro 1835 en Prago, Bohemio, Aŭstra imperio | |
Morto | 9-an de decembro 1897 en Prago, Bohemio, Aŭstrio-Hungario | |
Nacieco | ĉeĥo | |
Sukcesis kiel | verkisto | |
Artista celigo | historiaj romanoj, fakaj verkoj | |
Reprezentaj verkoj | Memorlibro de ekzekutista familio Mydlář en Prago | |
Li studis realan gimnazion, teknikumon kaj dediĉis sin al studado de historio. Li laboris kiel ĵurnalisto en gazetoj Čas (Tempo) kaj Pražské noviny (Praga ĵurnalo), kie li publikigis plejparton de siaj verkoj.
Kiel historiisto li kolektis kvanton da grava materialo en arkivoj, precipe pri pragaj memoraĵoj kaj legendoj, verkis eseojn pri kamaparanaj ribeloj, pri la sorto de arto-kolekto de la imperiestro Rudolfo la 2-a kaj poŝtoj en Ĉeĥio.
Kiel verkisto li ofte senbridigis sian fantazion kaj ne tute zorgis pri la historia vero. Populara estas lia memorlibro de la praga ekzekutisto Mydlář en Malnova Urbo, kiu en 1621 dum Malnovurba ekzekuto en Prago ekzekutis 27 bohemiajn nobelojn, ribelintaj kontraŭ la imperiestro, kaj daŭrigo de lia filo. Li amasigis informojn pri la ekzekutista familio kaj tiama vivo el arkivoj. Ankaŭ el lingva vidpunkto li ne estas samnivela kun Václav Beneš Třebízský, Alois Jirásek kaj Zikmund Winter, kiuj dediĉis sian verkaron al la ĉeĥa historio.