Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2011
From Wikipedia, the free encyclopedia
La 9-a Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso okazis la 3-an de decembro 2011 en Erevano (Armenio). Ĝi okazis en sporta kaj koncerta palaco nomata laŭ la politikisto Karen Demirĉjan (armene Կարեն Դեմիրճյան), kiu servis kiel parolisto de la nacia parlamento kiam li kun sep aliaj parlamentanoj estis mortpafita en la parlamentejo en oktobro 1999.
Rapidaj faktoj Junior Eurovision Song Contest edition, Fino ...
Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2011 | ||
---|---|---|
Junior Eurovision Song Contest edition | ||
Fino | 3-a de decembro 2011 vd | |
Antaŭe | Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2010 vd | |
Poste | Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Fermi
Venkinto de la konkurso estis la knabina kantgrupo Candy el Kartvelio, prezentinta la kanton Candy Music. Ĝi konsistis (kaj almenaŭ ĝis la jaro 2017 pli konsistas) el la kvin membroj Irina Kovalenko, Ana Ĥanĉaljan, Irina Ĥeĉanovi, Mariam Gvaladze kaj Gvantsa Saneblidze.