Justin Trudeau
23-a ĉefministro de Kanado / From Wikipedia, the free encyclopedia
Justin Pierre James TRUDEAU, konata kiel Justin Trudeau, angla prononco [ĝast.n trudo:], franca prononco [ĵusten trudo:] (naskiĝis la 25-an de decembro 1971) estas kanada politikisto. En la balotado de la 19-a de oktobro 2015, li gvidis la Liberalan Partion en venko rezultigonta absolutan plejmulton por tiu partio. Li fariĝis la dua plej juna ĉefministro de Kanado (Joe Clark estis kelkajn jarojn pli juna), kaj la unua ĉefministro, kies patro oficis en la sama posteno. Justin Trudeau elektiĝis kiel membro de parlamento por la distrikto de Papineau en 2008 kaj reelektiĝis en 2011 kaj 2015. Li servis kiel kritikisto por la Liberala Partio pri Junularo kaj Multkultureco, Civitaneco kaj Enmigrado, Postmezlerneja Edukado, kaj Junularo kaj Amatora Sporto.
Justin Trudeau | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ĉefministro de Kanado | |||||
Persona informo | |||||
Justin Trudeau | |||||
Naskonomo | Justin Pierre James Trudeau | ||||
Naskiĝo | 25-an de decembro 1971 (1971-12-25) (52-jaraĝa) en Otavo | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | angla • franca vd | ||||
Loĝloko | Rideau Cottage vd | ||||
Ŝtataneco | Kanado vd | ||||
Alma mater | Universitato McGill • Universitato de Brita Kolumbio • Collège Jean-de-Brébeuf vd | ||||
Partio | Liberala Partio de Kanado vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Trudeau family vd | ||||
Patro | Pierre-Elliott Trudeau vd | ||||
Patrino | Margaret Trudeau vd | ||||
Gefratoj | Michel Trudeau • Alexandre Trudeau vd | ||||
Edz(in)o | Sophie Grégoire vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • ministro • advokato • juristo • instruisto • aktoro vd | ||||
Laborkampo | politiko • juro • media geografio vd | ||||
Aktiva en | Otavo vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
23-a ĉefministro de Kanado | |||||
Dum | 19-a de oktobro 2015 – | ||||
Antaŭulo | Stephen Harper | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En lia registaro, ekfunkciinta la 4-an de novembro 2015, interalie ekde la 10-a de januaro 2017 oficas la denaska somaliano Ahmed Hussen kiel Ministro pri Enmigrado, Rifuĝintaro kaj Ŝtataneco.