Juto

From Wikipedia, the free encyclopedia

Juto (hinde: dschuto) estas basto-fibro el stipoj de la planto korkoro (latine corchorus, aparte corchorus capsularis kaj corchorus olitorius). La herbecaj, unujaraj, ĝis 4 metrojn altaj vegetaĵoj devenas el Orienta Azio kaj bezonas ĉiammalseketan tropikan klimaton ((la optimala temperaturo estas 27-31 °C, precipitaĵo > 1500mm/jaro).

Tessuto_iuta.jpg
Jutoteksaĵo

La kultivado okazas ĉefe en Azio kaj Brazilo. La kvanto tutmonde produktita estas ĉirkaŭ 3,5 milionoj da tunoj.

GREEN_FIBER_CUTTING.jpg
Jutokultivistoj en Bangladeŝo

La fibroj unue devas putri pr. 15 tagojn en akvo, poste estas produktitaj per rost-procedo, lavado kaj sekigado. Jutofibroj estas facile kolorigeblaj, sed ili forte odoras kaj estas putremaj.

Jutofibroj estas uzitaj por pakaĵmaterialoj kiel sakoj, dikaj fadenoj kaj tapiŝoj.

Juto estas rekreskanta krudmaterialo.