Juventus FC
futbala klubo en Torino, Italio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Juventus FC estas piedpilka klubo de Torino, Italio. Ĝi estis fondita la 1-an de novembro 1897. La klubo agadas kadre de la Federacio Italia de Futbalo, itale Federazione Italiana Giuoco Calcio (FIGC).
Juventus | |||
---|---|---|---|
futbala klubo • negoco • futbalteamo • publika kompanio | |||
Kluba nomo | Juventus Football Club | ||
Kromnomo | La Vecchia Signora (La Maljuna Sinjorino) | ||
Fondita | 1897 | ||
Stadiono | Juventus stadiono Torino, Italio | ||
Kapacito | 41 000 | ||
Prezidanto | Andrea Agnelli | ||
Trejnisto | Paolo Montero | ||
Ligo | unua ligo Serie A | ||
2011/12 | 1-a pozicio | ||
Oficiala retejo | www.juventus.com | ||
| |||
Ĝi estas la itala piedpilka teamo kun la plej granda nombro da zelotoj (ĉirkau 30% de la suma amaso de italaj piedpilkaj zelotoj). Ĝi estas krome la teamo kiu gajnis la plej grandan nombron de italaj ĉampionludoj (32 krom 2 nuligitaj de Itala Piedpilka Federacio) kaj Italaj Pokaloj (11 fojoj).
Ĝi estas ankaŭ la tria teamo en Europo en la tuttempa klasifiko de poenktoj gajnitaj en europaj turniroj, estis la unua kiu gajnis ĉiujn ĉefajn eŭropajn pokalojn (Ĉampiona pokalo, Pokalgajninta pokalo, UEFA-Pokalo) kaj estas la nura kiu venkis ĉiujn internaciajn pokalojn agnoskitajn de UEFA.
Aktuale, la trejnisto de la unua vira teamo estas Paolo Montero.