Juĝisto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Juĝisto estas homo, kiu okupas postenon en tribunalo kaj tie faras decidojn pri juraj aferoj.
Li decidas ekzemple
- en civilaj procesoj pri kvereloj pri posedoj aŭ financaj postuloj
- en kriminalaj procesoj pri kondamno de akuzito
- en administraciaj procesoj pri ĝusteco de administraciaj agoj.
Juĝisto estu neŭtrala persono, kiu senpartie ekkonu la veron kaj kondutu juste kontraŭ ĉiu. En la trovo de la decidoj li estas ligita al leĝoj, la konstitucio, al sia konscienco kaj la homaj rajtoj.